Nacia Muzeo de Koreio

Nacia Muzeo de Koreio
nacia muzeo
Lando Sud-Koreio vd
Situo distrikto Draka Monto
Adreso 137 Seobinggo-ro, Yongsan-gu
Estiĝo 1945
Malfermo 1945
Koordinatoj 37° 31′ 26″ N, 126° 58′ 49″ O (mapo)37.523888888889126.98027777778Koordinatoj: 37° 31′ 26″ N, 126° 58′ 49″ O (mapo)
Nacia Muzeo de Koreio (Seulo)
Nacia Muzeo de Koreio (Seulo)
DEC
Situo de Nacia Muzeo de Koreio
Map
Nacia Muzeo de Koreio
Jaraj vizitantoj: 3 354 161 (2019)
Retpaĝo http://www.museum.go.kr/
vdr
Koreanisches Nationalmuseum
Reklamo de muzea ekspozicio sur la muro de la muzeo
ekspoziciejo

La Nacia Muzeo de Koreio (NMK, koree 국립중앙박물관, hanja 國立中央博物館) estas la ĉefa muzeo de korea historio kaj arto en Suda Koreio. Ek de ties establo en 1945, la muzeo estis fokusita al diversaj studoj kaj esploraj aktivecoj pri arkeologio, historio kaj arto, kontinue evoluiganta varion de ekspozicioj kaj edukadaj programoj [1]. Ĝi estas subigita al la Ministerio de Kulturo, Sporto kaj Turismo. Ĝi estas inter la dek plej vizitataj artmuzeoj en la mondo [2].

La NMK funkcias kiel kultura organizaĵo reprezentanta Koreion kaj unue estis establita en 1945. En oktobro 2005, la muzeo malfermiĝis en nova konstruaĵo en Yongsan Family Park en Seoulo, Sud-Koreio. La muzeo enhavas pli ol 150 000 objektojn. [ citaĵo bezonata ] Ĝi asertas esti la plej granda muzeo en Azio kaj la sesa plej granda muzeo en la mondo laŭ surfacareo, kiu kovras 28,542 kvadratajn metrojn. [ citaĵo bezonata ]

Por dezajni la novan konstruaĵon, la korea registaro ofertis proponojn de arkitektoj ĉirkaŭ la mondo. Estis pli ol 854 kontribuoj el 59 landoj. La gajna dezajno estis inspirita de la ideo de tradicia korea fortikaĵo kaj estis prezentita de Chang-Il Kim, Junglim Architects & Engineers Ltd.

La konstruaĵo estas longforma, kiel korea fortikaĵo, 404 metrojn longa. Ĝi estas ses etaĝoj alta kaj estas ĉirkaŭita de ĝardenoj kaj indiĝenaj plantoj. Ĝi estas atingita per Linio 4 ĉe stacio Ichon aŭ la linio Yongsan-Deokso de la Seula Metroo.

  1. Seoul's best museums. CNN Go (27 October 2011). Arkivita el la originalo je 2012-09-28. Alirita 2011-11-03.
  2. Visitor Figures 2014: The grand totals: exhibition and museum attendance numbers worldwide (el Retarkivo 20160404230250), The Art Newspaper, International Edition, Апрель 2015.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search